Bővebb ismertető
Antaúparolo
Partoprenante la interesajn lecionojn de prof, István Szerdahelyi dum miaj studoj en Eötvös Universitato, en Budapesto, mi konatigis kun esperanto. Ekde tiam gi ceestas en mia profesia kaj prívata vivo. Post lia frua morto en 1987, mi transprenis la instruadon de esperanto kaj de e-lingvistiko en la Esperanto-fako. Dum jardeko mi instruis e-on en tri niveloj por la tagaj gestudentoj kaj perfektigajn kursojn por la enlandaj kaj intemaciaj korespondaj kursoj. Krome en pluraj landoj mi gvidis lingvokursojn dum la pasintaj jardekoj.
La ideo krei temvortaron naskigis jam antaü 10 jaroj. Instrui progresantojn signifas unuavice la pliricigon de ilia vortprovizo, kaj konversacion pri diversaj temoj. Mi pretigis tiam laütemajn vortlistojn al miaj gestudentoj kaj ni laboris pri la vortostoko, ludis scenojn de simplaj gis komplikaj dramoj kaj diskutis pri aktualaj problemoj, kiuj rilatas al la temoj, Mia método ricigis ankaü dum la instruado de aliaj fremdaj lingvoj.
Tamen la unuan temvortaron mi pretigis fine kun miaj koleginoj jam en Pollando, tio estas la Hungara-Pola temvortaro (19 temoj, kiuj kovras la mondon). Nur nun alvenis la tempo por la esperanta temvortaro, pli precize por ties unua elemento, kiu traktas la temojn Instruado kaj laboro. La aliaj temoj de la serio CELTRAFO sekvos.
La entrepreno estas interesa eksperimento el du vidpunktoj. Unuflanke mi provis priskribi la mondon per kelkaj vastaj temoj (capitroj) kaj per pli konkretaj subtemoj (po 4-10 en unu capitro). La subcapitroj konsistas el vortartikoloj kun cefaj nocioj (bazaj nocioj de la tereno) kiel kapvortoj. La aliaj vortoj - necesaj kaj utilaj por ilia uzo - aperas en la vortartikolo en 4 grupoj. Tiu provo de klasifiko prezentas iun lingvan bildon de la mondo.