Bővebb ismertető
Antaűparolo
En oktobro de tiu ci jaro 2013, la 100-a Japana Esperanto-Kongreso okazos en Tokio, kie okazis la Unua Kongreso en septembo 1906 kun 130 partoprenantoj, unu jaron post la Unua Universala Kongreso en Bulonjo-sur-Maro en Francio.
Japana Esperanto-Instituto decidís eldoni memorlibron Japana Literatura Juvelaro (JLJ) por honori tiun ci memorindan kongreson. Ni alvokis ciujn japanajn esperantistojn traduki verkojn de japana liter-aturo, kiuj interesis ilin. Pli ol 30 personoj prezentis siajn tradukajojn por tio. Iliaj tradukajoj inkluzivas verkojn de antikva tempo gis la moderna tempo. (Se temas pri la verkoj de moderna tempo, ni ne povis trakti la verkojn, je kiuj ne pasis pli ol 50 jaroj post la morto de iliaj aútoroj, pro ekzisto de aútora rajto.) Tamen, pro limigita spaco de la memorlibro ni ne povis aperigi la tuton kaj devis selekti. La verkoj en la libro aperas preskaú kronologie laú la tempo, kiam la originalajoj estis publikigitaj. Ni esperas, ke legantoj povos gui literaturan kulturon de Japanio per tiuj ci tradukajoj, kiuj estas plej satataj verkoj de japanaj esperantistoj pozitive partoprenantaj en tiu ci evento. Ni, la redakt-komisiono de JLJ, respondecas pri ció rílate tiun ci memorlibron, JLJ.
Kawanisi Teturo La reprezentanto de la redakt-komisiono de JLJ